krokodilo                                 verda krokodilo

Amuzaĵoj

Ĉi tie vi trovos diversajn amuzaĵojn, al kiuj vi mem ankaŭ volonte rajtas aldoni ion, pri kio la legantoj (spektantoj) ridos, minimume ridetos :-).

Por la unuaj amuzaĵoj validas: Por povi ridi necesas, ke vi almenaŭ komprenas la germanan respektive la anglan lingvon. Plej klasikaj estas tiuj sufiĉe malnovaj, sed pro tio ne malpli brilaj amuzaĵoj de la 1980-aj jaroj, kiam ToBo (Thomas Bormann)  estis redaktoro de GEJ-gazeto. Li verkis fikcian leteron de germana komencanto al siaj gepatroj, intence plena de ŝajnamikoj (falsaj amikoj) : „Karaj papo kaj mamo“ (signifu: „Karaj paĉjo kaj panjo“). La plej fama frazo estas „La mano ĉe la colo ŝtelis al ni dumajn fragojn“ (signifu: „La viro ĉe la doganejo starigis al ni stultajn demandojn“, kun 5 ŝajnamikoj (falsaj amikoj)).

ToBo elektis nur tiajn ŝajnamikojn (falsajn amikojn) kie la fuŝuzata vorto eĉ ekzistas en Esperanto, sed kun tute alia signifo! Komencantoj legu la tekstojn „Karaj papo kaj mamo“ kaj „Dira sano“ (=„Kara filo“) nur havante apude spertan esperantiston, kiu rekonas ĉiujn ŝajnamikojn (falsajn amikojn). Estu singarda – se vi ne 100%-e certas pri vorto, nepre kontrolu en vortaro! Se vi estas sportema, klopodu kalkuli, kiom da ŝajnamikoj (falsaj amikoj) la tekstoj enhavas. Se vi volas ekzerci Esperanton, estas du taskoj: Traduku la tekston laŭvorte al la germana (respektive la angla) kaj korektu la tekston al bona, korekta Esperanto.

Bonan amuziĝon!

Atendu la satirojn „Kiel venkigi Esperanton“, „Kiel malvenkigi Esperanton“ kaj „mapo de Dojĉlando“.