krokodilo                                 verda krokodilo

Karaj papo kaj mamo (unua letero)

Una parto de la klasika letero de germana komencanto al siaj gepatroj

El GEJ-gazeto 5/1982, paĝoj 14 -15. Aŭtoro: ToBo (Thomas Bormann) .

ToBo venis al tiu ideo kolektante ŝajnamikojn (falsajn amikojn)  de germanaj komencantoj.

Se vi havas malfacilaĵojn kompreni, pensu pri simila germana vorto.
Kelkajn vi trovas en jena listo de falsaj amikoj inter Esperanto kaj la germana lingvoj .

Sube vi trovas la enhavon de la bildoj kiel teksto.

Karaj papo kaj mamo (unua letero) parto 1. Teksto de la bildo sube. Karaj papo kaj mamo (unua letero) parto 2. Teksto de la bildo sube.

Teksto de „Karaj papo kaj mamo“ (unua parto)

Salutojn de la Esperanto-trefo en Vest-Berlino! Ŝtelu vin for, ke daŭris la tutan zontagon por fari ĉi tien, ĉar nia aŭto havis tri panojn. Sed la aŭto vere estas tre alta kaj jam multe rostita. Multaj ŝraŭboj ne plu estas festaj kaj ĉio klapas. Kiam ni rapide pezis sur la aŭtobano, ni eĉ perdis du radkapojn. Kaj tio ne estas vico! Ĉe la vest-osta limo – tio ankaŭ estas akto: Ni ŝtopis ĉe la endo de la slango kaj devis lange varti. Kelkaj raŭpoj kaj valcoj riparis la kontrolŝtelon. Fine ni kontis montri niajn pasojn kaj la aŭtoŝajnon. La mano de la colo stelis al ni dumajn fragojn, ekzemple ĉu ni havas tro filajn cigaredojn. Sed fine ĉio estis en ordo kaj ni faris sub la colŝranko tra.

Poste ni denove standis lange ĉe la tankstelo en Ostgermanio (tie la sprito ne kostas tiom). Jam estis la seksa horo post mit-tago, do ni estis sufiĉe en ajlo. Kiam ni alvenis en Vest-Berlino, jam ŝajnis la mondo kaj la sternoj. Ĉiuj aliaj estis en iu pinto kaj levis unu. Ni ne plu estis en la lago trovi ilin. Ĉar ni estis sufiĉe hungaraj, ni voltis manĝi ion en la universitata menso, sed ĝi ne plu estis ofendita. Do ni manĝis al la karto en fiŝrestoracio. La virto portis al mi ŝalon, en kiu estis alo kun bonoj kaj kolo. Mia amiko fragis min: Ĉu vi volas kosti mian lakson?“ Ĝi jam estis iom alta, sed tamen ĝi gustis gute.

Filajn salutojn de via zono!

ATENTU! Tiu ĉi teksto ne estas aprobita de la lingva fako de GEA. Daŭrigo de tiu letero aperos en numero 5/82 de GEJ-gazeto sub la rubriko „Esperanto laŭ la rektala metodo“.


Komentoj al „Karaj papo kaj mamo“:

(citaĵoj el GEJ-gazetoj 6/1982 kaj 7/1982)

FERHUNCAĴO

La verde skibita letero al iuj papo kaj mamo prezentas tre ĉarman ferhuncaĵon esperantlingvan; mi interesus informiĝi, kiel nombroriĉa estos tiuj esperantistoj, kiuj ne havas humoron legantaj la leteron.

Edmund Wolfram, 5300 Bonn


TRE AMUZA

La ne-aprobita tekstaĵo tre amuzis min. Oni eble devus atentigi komencantojn, ke por ili tiu teksto estas konfuziga.

Rudolf Fischer, 4418 Nordwalde


FORTE RIDIS

Antaŭ kelkaj tagoj iu vizitanto malkaŝis al mi, ke en la n-ro 5 de la GEJ-gazeto mi „denove venas tute grande elen“. Pro tio kun aparta scivolemo mi trafoliumis ĝin. Kaj preskaŭ ĝis la fino vi lasis min foliumi, ĝis mi trovis la rezulton. Sincerdirite, jam delonge mi ne plu tiel forte ridis!!!!!!!!!! … Ŝajnas al mi, ke la GEJ-gazeto avancas al la plej leginda periodaĵo. Gratulon! Kore kaj amike, kiel ĉiam

Hermann Behrmann, 4700 Paderborn


Sed ne ĉiuj entuziasmis pri „Karaj papo kaj mamo“. Leganto Hermann Schmid el Augsburg reagis:

TIO NE ESTAS MIA BIERO

(pri „Karaj papo kaj mamo“, GEJ-gazetoj 5/1982 kaj 6/1982)

Mi trovis ke la tuto pri la fuŝa lingvaĵo estas iom troigite. Mi ne kuraĝas tiun numeron doni al iu junulo, ĉar la afero ŝajnas al mi tro infanece*. Kompreneble vi povas fari kaj verki ĝin laŭ via plaĉo, sed kiam oni volas varbi per ĝi, por tiu, kiu ĝin pludonas tamen gravas kiel ĝi aspektas. Finfine ĝi ja ne estas „infangazeto“, – aŭ ĉu mi eraras???

Do, tio estas mia opinio privata, ĉu vi tion konsideras aŭ ne, estas finfine via afero. Mi nur amike volas konsili tion, kaj ne riproĉi, ĉar entute „tio ne estas mia biero.“

Hermann Schmid, 8900 Augsburg

* Noto de la redakcio: supozeble la aŭtoro intencis diri: „infaneca“ kaj ne „infanece“.


GEJ-gazeto

GEJ-gazeto estis ekde 1979 ĝis 1999 la nomo de la gazeto de Germana Esperanto-junularo . Nun la gazeto aperas komune kun la Aŭstra Esperanto-junularo kaj nomiĝas /·kune·/ . Jen interesa intervjuo kun ToBo pri la Historio de la GEJ-gazeto (arkivo)  (germanlingve).