krokodilo                                 verda krokodilo

Ludoj1

KoKoLoRES – LA renkontiĝo por ludemuloj!

Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina

23-a KoKoLoRES: 2-a de oktobro (merkredo) ĝis 6-a de oktobro 2024 (dimanĉo). La 3-a de oktobro (ĵaŭdo) estas la nacia festotago de Germanio.
Ĝi okazos 2024 en Altena (Westfalen), ĉar la kutima ejo en Schwerte pro fajroprotektaj reguloj estas fermita ĉijare. Altena (Westfalen) situas proksimume 30 km sude de Schwerte kaj 25 km sudoriente de Hagen. Ĝi havas stacidomon. Pliajn detalojn ni skribos ĉi tie ĝis meze de majo 2024.

Se vi ŝatas ludi, babili, renkonti homojn kaj viziti interesan parton de la Ruhr-regiono , germane „Ruhrgebiet “, venu al la KoKoLoRES en Schwerte , inter Dortmund kaj Hagen, Germanio.

Amika renkontiೕo ABELO: Apud-Berlina Esperanto-LudadO

Kompreneble ni havos multajn ludojn, kafon, kukon & klaĉon. Ĉu vi havas ludojn, muzikon, (lum)bildojn ktp, kiujn vi ŝatas prezenti? Ne hezitu kunporti ilin!

Alveno je merkredo, la 2-a de oktobro 2024, ekde la 17-a horo. Ni restos ĝis frua posttagmezo de dimanĉo, la 6-a de oktobro 2024.

Ni loĝos en domo de la naturamika asocio. En la domo ni disponos pri du grandaj salonoj, bone ekipita kuirejo, teraso kaj 4 diversgrandaj dormĉambroj

Proksime troviĝas bela arbaro, en kiu oni laŭplaĉe povas sekvi diverslongajn promen- kaj migradvojojn.

Kiel kutime ni komune kuiros, tre multe ludos kaj ekskursos al interesa loko, kutime je sabato. Ekzemple en 2011 ni vizitis la telekomunikadan muzeon  en Bochum kaj 2012 ni ekskursis al la Apoteka Muzeo  en la najbara urbo Dortmund.

naturamika domo de antaŭe

Adreso de la ejo:

Naturfreundehaus Springer Höhe
In der Husstadt 4
58762 Altena
......................................

https://www.naturfreunde.de/haus/naturfreundehaus-springer-hoehe ......................................
- Pliaj informoj baldaŭ ĉi tie -

  • La tre rabatitaj ŝparbiletoj por longdistancaj trajnoj „Sparpreis“ ekvendiĝas 180 tagoj antaŭe, do jam fine de marto.
  • Se vi ne (plu) trovas pageblajn ŝparbiletojn restas aliaj ŝparebloj: Vi uzas rabatitajn biletojn kiuj validas nur en lokaj trajnoj. Ilia prezo tute ne dependas de biletaĉetado longe antaŭe. Indas precipe kelkope, ĉar la unua homo pagas sufiĉe multe, la 2-a ĝis 5-a homo nur iom pli. De lundo ĝis vendredo ili validas ekde la 09-a horo, je sabato, dimanĉo (kaj tutgermana(!) festotago) ekde la 0-a horo:
  • En la tuta Germanio uzu „Quer-durchs-Land-Ticket“ . Ĝi validas nur en trajnoj.
  • En la federacia lando „Nordrhein-Westfalen“ eblas uzi „SchönerTagTicket“ . Ĝi tie validas ankaŭ en ĉiuj lokaj trajnoj, metrooj, tramoj kaj busoj.
  • Ĉiujn konektojn kaj biletojn serĉu ĉe „bahn.de“ .

Per longdistanca buso
Serĉu ĉe „busliniensuche.de“ . Kiel celo taŭgas plej bone Dortmund, sed ankaŭ ekzemple Hagen, Bochum kaj Essen.

Per aviadilo
La plej proksima flughaveno estas Dortmund (= Holzwickede), taŭgas ankaŭ Düsseldorf, Weeze kaj Köln-Bonn.


Atingebloj per publika transporto (surloke):

ludantoj dum KoKoLoRES 2017

Aliĝo:

Vian aliĝon kun la kutimaj informoj sendu al:
Petra Dückershoff, retpoŝto:
petra.dueckershoff@esperanto.de
Poŝtelefono de Petra: +49-(0)151-14438074.
Ankaŭ dum la renkontiĝo.

Kotizo:

Tuttempaj partoprenantoj pagas 106 €. Tio inkluzivas manĝon kaj litotukojn.
La prezo por unuopa tranokto inkluzive manĝo estas po 25 €, krome unufoje 6 € por litotukoj.
Litotukoj estas pagendaj, ne eblas/indas kunporti dormsakojn aŭ proprajn matracojn.
Sekigtukojn bv. mem kunporti.
Gastoj kiuj ne tranoktas pagu 6 €.
Kafo kaj teo estas inkluzivaj, aliajn trinkaĵojn ni finkalkulas laŭ strekolisto.

Fruaj aliĝoj tre faciligas la planadon! La kotizon sufiĉas pagi alveninte, sed bv. nepre aliĝi por esti certa ke restas litoj kaj sufiĉe da manĝo por vi. Pliajn informojn mi volonte peras skribe aŭ telefone.

Venu kaj ĝuu!

P.S.: Ne forgesu:

  • aliĝi
  • kunporti ludojn kaj bonan humoron
  • je merkredo, la 2-a de oktobro, ne alveni antaŭ la 17-a horo


Por via longtempa planado:

24-a KoKoLoRES 2025
Planita: fine de septembro ĝis komence de oktobro 2025, inkluzive la 3-a de oktobro (vendredo) kiu estas la nacia festotago de Germanio.
Se la ejo liberos, ni subskribos kontrakton kun la ejo en printempo 2025.

25-a KoKoLoRES 2026
Planita: fine de septembro ĝis komence de oktobro 2026, inkluzive la 3-a de oktobro (sabato) kiu estas la nacia festotago de Germanio.
Se la ejo liberos, ni subskribos kontrakton kun la ejo en printempo 2026.

26-a KoKoLoRES 2027
Planita: fine de septembro ĝis komence de oktobro 2027, inkluzive la 3-a de oktobro (dimanĉo) kiu estas la nacia festotago de Germanio.
Se la ejo liberos, ni subskribos kontrakton kun la ejo en printempo 2027.

Tiu ĉi paĝo: www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Pasinta aktualigo: 25-a de aprilo 2024