krokodilo                                 verda krokodilo

Kiel vojaĝi malmultekoste per trajno

en Germanio kaj apudaj landoj en Eŭropo

(momente ankoraŭ tre malpreta, nur kolekto de ligoj – multo mankas, aktualigota)

Fervojaj mapoj

Eŭropaj fervojaj mapoj el privata fonto 
Fervojaj mapoj de Germanio 

Fervoja mapo de Aŭstrio (por Eŭropo klaku al -) 
Fervoja mapo de la la posteulaj landoj de Jugoslavio 
Openrailwaymap.org – Fervoja mapo kiu montras ĉiujn relojn, super mapo de Openstreetmap. 

Internaciaj trajnvojaĝebloj, ofte kun prezoj (iam kompletigota)

Unue, por havi ideon kiom vi ne volas pagi, jen la plentarifa internacia prezo:
http://jizdenka.idos.cz/IT.aspx  – prezo de internaciaj trajnbiletoj laŭ la plenpreza internacia tarifo SCIC (eks-TCV), ĉeĥlingve
http://jizdenka.idos.cz/IT.aspx?Lang=69  – la sama, parte anglalingve.
La paĝo bezonas Javaskripton kaj iom nekutime kondutas. Tajpu malrapide kaj preskaŭ fintajpinte klaku al unu el la subaj elektebloj. Ekzercu pri Bratislava: Tajpinte „bra“, ĝi sube mankas. Tajpinte „brat“ sube aperas „1. Blava hl.st. [1156].“ Alklaku ĝin kaj supre aperas „Bratislava“. Sed ne venu al la ideo mem tajpi „Blava“ - tiam ĝi ne aperas sube. Por „Görlitz“ tajpu „goer“ kaj klaku. La numero, ekz. [1080] estas la numero de la landa fervojkompanio. Jen oficiala (iom tro) kompleta listo, formato Excel , kun hejmpaĝoj de la fervojkompanioj.

Bahn.de  – Germana fervojo. Preskaŭ ĉiuj trajnkonektoj en Eŭropo kaj la plimulto de rabatitaj biletoj ene de Germanio kaj inter Germanio kaj aliaj landoj, anglalingve. Prezoj nur al grandaj urboj ekster Germanio, en la giĉeto eblas aĉeti al preskaŭ ĉiuj stacidomoj. Eblas aĝeti biletojn plej ofte 92 tagojn antaŭe. Ene de Germanio kaj al kelkaj landoj (ekz Germanio-Nederlando, Germanio-Slovakio) 180 tagojn, al aliaj (ekz. Pollando) 60 tagojn antaŭe.
Eŭropa-specialprezoj inter Germanio kaj aliaj landoj 
Serĉilo por specialaj prezoj Germanio - Negermanio dum tuta kalendara tago  Kelklingve, klaku al Deutschland kaj elektu alian landon por ŝanĝi la lingvon

. Ekzemple por specialaj prezoj inter Germanio kaj Pollando. 
Unue dekstre supre ŝanĝu la lingvon. Poste en la mezo elektu landon. Kaj forprenu la hokon ĉe "donu prioritaton al rapida konektoj". Belas ke ĝi ofertas liston de tiuj ekstergermanaj stacidomoj de la koncerna lando al/de kiuj per interreto aĉeteblas biletoj. En giĉeto kaj telefone eblas aĉeti al multe pli da celoj ol en la reto, ofte sampreze. Malavantaĝo por specialaj deziroj: vi povas nek elekti survojajn stacidomojn, nek elekti kiujn trajnkategoriojn vi volas uzi inter tiuj. Tio eblas nur en la supre menciita ĝenerala serĉilo reiseauskunft.bahn.de .

http://tgv-europe.com  – Franca fervojo kun eblo mendi biletojn, ankaŭ rabatitajn, ankaŭ internaciajn. Multlingve.

http://bahn.ltur.com  – Eblo aĉeti biletojn se vi maltrafis antaŭmendi 92-tagojn antaŭe. Eblas mendi ene de Germanio 7 ĝis 1 tagojn antaŭe, inter Germanio kaj eksterlando 14 ĝis 3 tagojn antaŭe. Nur inter grandaj stacidomoj, se vi havas BahnCard ofte ne indas. Sed foje tiu paĝo ofertas ion kio savas vin. Kelklingve.

Kelkaj trajnkompanioj en landoj kiujn mi momente bezonas (iam kompletigota)

lingva gvidilo pri la fervojoj en Ĉeĥio kaj Slovakio (germanlingve): Bahnsprachführer .

Ĉeĥio, fervoja mapo kun trafikaj ĝenoj en Ĉeĥio 
http://www.cd.cz/en/default.htm  – Ĉeĥa fervojo, ĉeĥlingve
http://www.cd.cz/spojeni/  – trajnhoraro en Ĉeĥio kun prezoj laŭ nacia tarifo, anglalingve. http://jizdenka.idos.cz/NT.aspx  – prezo de trajnbiletoj ene de Ĉeĥio laŭ nacia tarifo, ĉeĥlingve
http://jizdnirady.idnes.cz/vlakyautobusymhdvse/spojeni/  – trajn- kaj bushoraro en Ĉeĥio, ĉeĥlingve, ŝanĝebla al al germana kaj angla
http://www.vvo-online.de/de/tickets_und_netz/fahrpreise/grenzueberschreitend/index.aspx  – regionaj biletoj inter Germanio (regiono Dresden) kaj Ĉeĥio (regiono Ústí nad Labem), germanlingve
http://www.cd.cz/mezinarodni-cestovani/jizdenka/cestovani-v-prihranici-s-nemeckem/-4015/  – regionaj biletoj inter Germanio (regiono Dresden) kaj Ĉeĥio (regiono Ústí nad Labem), ĉeĥlingve

Slovakio, fervoja mapo 
http://www.slovakrail.sk/en.html  – trajnhoraro en Slovakio kun prezoj laŭ nacia tarifo, anglalingve.

Aŭstrio, fervoja mapo kun trafikaj ĝenoj en Aŭstrio 
http://www.oebb.at  – trajnhoraro en Eŭropo kun prezoj en Aŭstrio, kelkaj internaciaj prezoj, germanlingve
https://ticket.oebb.at  – mendi biletojn en Aŭstrio kaj al najbaraj landoj, ankaŭ rabatitajn, germanlingve. Funkcias nur post elekto de tago kaj pagmaniero.

Hungario
https://www.mavcsoport.hu/de  – trajnhoraro en Hungario kun prezoj laŭ nacia tarifo, german-, angla- kaj hungarlingve

Slovenio
http://www.slo-zeleznice.si/en/passengers/slovenia  – trajnhoraro en Slovenio kun prezoj laŭ nacia tarifo, anglalingve.

Belgio, retejo de la fervojkompanio, kvarlingva 
klarigoj en Esperanto (dankon, verdaj skoltoj!) 
10 enlandaj vojaĝoj dum unu jaro, kvarlingve 

Danio
https://www.dsb.dk/en/enlandaj kaj eksterlandaj rabatitaj prezoj, angla-kaj danlingve