Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > c
 

a   b   c   ĉ   d   e  

krokodilo C

cejano. Unu- kaj dujara herbo (specio de centaŭreo, Centaurea cyanus L. el kompozitacoj), tre konata trudherbo en grenkampoj, kun brile ĉielbluaj, malofte blankaj aŭ ruĝaj floroj kaj lancetformaj folioj.

cepo. 1 Specio de ajlo (Allium cepa L. el liliacoj), kies bulbo, laŭ la vario ruĝa aŭ flava ĝis bruna, estas ronda kaj simetria; legomo kulturata kiel unujara aŭ dujara (por semproduktado); = bulbo. 2 La bulbo mem de cepo.

cervo. Sovaĝa remaĉanta mamulo el la subordo de parhufuloj,kies virbesto portas grandajn, maldikajn, disbranĉiĝantajn kornojn (Cervus).

cigno. Grupo de la ordo de anseroformaj birdoj (naĝbirdoj), kun tre longa fleksabla kolo kaj ordinare brile blanka plumaro (Cygnus).

cirkelo. Ilo kun du moveblaj, ĉarnire kunigitaj brakoj, uzata por desegni cirklojn aŭ mezuri segmentojn de kurboj aŭ rektoj.

citrono. Frukto de citronujo, kun acideta suko. citronarbo=citronujo. Fruktarbo (Citrus medica L. rutacoj) kun elipsoidaj aŭ ovoformaj, pure flavaj, sukoplenaj fruktoj kun dika ŝelo nedisigebla de la frukta karno; la suko estas elpremata kaj uzata por trinkaĵoj aŭ manĝaĵoj, dum la frukto mem ordinare ne estas manĝata; la ligno uzata en fajna meblofarado; fruktoj de varioj: cedrato, limono, limedo.