Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > ĵ
 

i   j   ĵ   k   l   m  

krokodilo J

ĵaŭdo. La kvara tago de la kristana semajno, inter merkredo kaj vendredo.

ĵeti (tr). 1 Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero. 2 Rapide aŭ senzorge surmeti. 3 Rapide aŭ vive direkti korpoparton al iu flanko. 4 Malmilde, vivege puŝi aŭ peli. 5 Vivege aŭ subite eligi el si. 6 (figurasence) Subite estigi ian senton ĉe iu, aŭ meti iun en ian sentostaton.

ĵipo. Malgranda milita (ĉu nepre milita?!) aŭtomobilo, destinita veturi sur plej malebenaj grundoj kaj ebligi tujan elveturiĝon.

ĵokeoz. Homo, kies metio estas rajdi en ĉevalaj vetkuroj.

ĵokero. Kroma ludkarto, ofte senemblema, kalkulata kiel laŭvola anstataŭaĵo aŭ kiel atuto en kelkaj ludoj.

ĵongli (ntr). 1 Lerte ĵeti en aeron diversajn objektojn kaj rekapti, por ilin tuj reĵeti. 2 Prestidigiti. 3 (figurasence) Lerte uzi, manipuli ion abstraktan.

ĵurnalo. 1 Ĉiutaga gazeto. 2 Taglibro. 3 Libro, en kiu estas registrataj kronologie, tago post tago, ĉiuj kont-operacioj de firmo, entrepreno, kaj simile.